LL Zamenhof. Dua libro ... 1888

> https://www.gutenberg.org/ebooks/search/?query=zamenhof
> bringt mehr als 10 treffer. gute sache. incl. la dua libro ...
> hier der letzte absatz
>
>
> Tiu ĉi libreto estas la lasta vorto, kiun mi elparolas en rolo de
> aŭtoro. De tiu ĉi tago la estonteco de l' lingvo internacia ne estas
> jam pli multe en miaj manoj, ol en la manoj de ĉia alia amiko de la
> sankta ideo. Ni devas nun ĉiuj egale labori, ĉiu laŭ siaj fortoj. Ĉiu
> el vi povas nun fari por nia afero tiom same kiom mi, kaj multaj el vi
> povas fari multe pli multe ol mi, ĉar mi estas sen kapitaloj, kaj el
> mia tempo, okupita de laboro por ĉiutaga pano, mi povas oferi al la
> amata afero nur tre malgrandan parton. Mi faris por la afero ĉion,
> kion mi povis, kaj se ĉiu efektiva amiko de l' lingvo internacia
> alportos al ĝi eĉ la centan parton de l' moralaj kaj materialaj
> oferoj, kiujn mi al ĝi alportis tra dekdu jaroj ĝis hodiaŭ, tiam la
> afero iros bonege kaj venos al la celo post la plej mallonga tempo. Ni
> laboru kaj esperu!
>
>
>
>
>
>
>
> --
> MfG, Karl Dietz
> blog.karldietz.de
> twitter.com/karldietz