La vivoverko de L.L. Zamenhof inspiras

http://wiki.aki-stuttgart.de/mediawiki/index.php/Esperanto
#LA_VIVOVERKO_DE_ZAMENHOF_DA.C5.ACRE_INSPIRAS.2C_100_JAROJN_POST_LIA_MORTO



=


>
> Gazetaraj Komunikoj de UEA
> N-ro 680
> 2017-04-14
>

>
> LA VIVOVERKO DE ZAMENHOF DAŬRE INSPIRAS, 100 JAROJN POST LIA MORTO
>
> La 14-a de aprilo 2017 estas la 100-a datreveno de la morto de Ludoviko
> Zamenhof, iniciatinto de Esperanto. En tiu ĉi solena tago, Universala
> Esperanto-Asocio ree substrekas la gravecon kaj daŭran valoron de lia
> vivoverko, pri kiu eblas nun legi en trideko da lingvoj ĉe la nova retejo
> www.zamenhof.life.
>
> "Zamenhof ne nur havis genian intuicion pri lingvoj," komentas d-ro Mark
> Fettes, la prezidanto de UEA. "Li ankaŭ sukcesis vortumi, interalie per siaj
> kongresaj paroladoj, kernan etikan vizion por la Esperanto-movado. Temas pri
> la konvinko, ke la kunvenado kaj kunparolado de 'homoj kun homoj' estas ne
> nur praktike utila sed ankaŭ spirite profunda paŝo al interkompreniĝo."
>
> Ludoviko Zamenhof naskiĝis en 1859 en mezklasa juda familio en Bjalistoko,
> urbo tiam situanta en la okcidenta parto de la Rusa Imperio. Jam ekde sia
> adoleska aĝo li komencis eksperimenti pri la kreo de neŭtrala lingvo.
> Finfine en 1887 en Varsovio aperis la Unua Libro pri la Lingvo Internacia de
> d-ro Esperanto. Dum la sekvaj 25 jaroj Zamenhof, kune kun sia edzino Klara,
> dediĉis grandan parton de siaj tempo, energio kaj financaj rimedoj al la
> flegado de la frua movado. Li vaste korespondis, redaktis revuojn kaj
> librojn, aŭtoris artikolojn kaj poemojn, tradukis verkojn de la monda
> literaturo kaj ekde la unua Universala Kongreso en 1905 prezentis ankaŭ
> serion de inspiraj kongresaj paroladoj. Estas eksterdube, ke lia konstanta,
> senlaca kaj saĝa agado tra tiuj ofte malfacilaj jaroj estis nepra por la
> stabiligo de la lingvo kaj ĝia komunumo.
>
> "Kune kun sia etika vizio, Zamenhof obstine tenis sin al la ideo, ke
> Esperanto apartenas al ĉiuj siaj parolantoj," aldonas Fettes. "Malsame ol
> multaj aliaj planlingvaj aŭtoroj, li dekomence serĉis manieron fordoni sian
> gvidan rolon. Tial li reagis tre pozitive al la fondo de UEA en 1908, ĉar li
> prave vidis, ke la movado bezonas komunan tegmentan organizon en kiu ĉiuj
> esperantistoj povas kunlabori, sendepende de siaj naciecoj kaj siaj diversaj
> ideaj tendencoj. Liaj ideoj kaj lia ekzemplo restas inspiraj por ni ankoraŭ
> hodiaŭ."
>
> Okaze de la centa datreveno de la naskiĝo de Zamenhof, en 1959, Unesko
> rekonis lin kiel unu el la Grandaj Personecoj de la Homaro. Ankaŭ ĉi-foje,
> lia mortodatreveno estas listigita de Unesko inter la notindaj datrevenoj de
> la jaro 2017. Agante laŭ tiu instigo, la pola parlamento la 7-an de aprilo
> aklame akceptis rezolucion pri la signifo de lia vivoverko. Solenaĵoj,
> simpozioj kaj aliaj datrevenaj eventoj okazados tra la mondo ĝis la jarfino;
> kalendaro troveblas ĉe http://www.gazetaro.org.
>